Serĉado por Saĝo

Foje la reĝo aŭdis, ke iu lia regnano nomata Nasrudin Afanti havas grandan saĝon kaj profundajn sciojn. Jen iun tagon li vizitis Afanti kun sia sekvantaro.

«De kie venas la sago en via kapo, Afanti?» demandis la rego.

«Ĝin mi trovis post peniga serĉado,» respondis Afanti.

«Ĉu tamen saĝon oni povas trovi?»

«Jes, via moŝto!»

«Diru al mi, de kie vi trovis?»

«Ho, tre facile. Prenu hojon kun vi kaj min sekvu, via moŝto.»

La reĝo tre ĝojis kaj pensis: «De kiam mi fariĝis reĝo, la popolanoj ĉiuj opinias, ke mi estas sentaŭga kaj malsaĝa. Vere, mia saĝo estas limigita. Ĉifoje, kiam mi trovos ĝin, mi plenŝtopos mian kapon per ĝi kaj krome hejmen portos du kestojn da ĝi por kaŝe konservi en la palaco, por ke mia filo uzu, kiam li plenkreskos.» Li tuj ordonis al lakeo preni hojon kaj foriris kun Afanti serĉi saĝon.

Kondukate de Afanti, ili longlonge iris, sed fine alvenis al peco da sovaĝa tero. Demetinte sian jakon, Afanti diris al la reĝo: «Bonvolu demeti vian reĝan robon kaj ekfosi per la hojo.» La reĝo devigite demetis sian robon kaj ekfosis. Post longa fosado li tamen neniom da saĝo trovis, sed ricevis nur sangajn vezikojn sur siaj manoj.Li tiel forte koleris, ke liaj barbharoj stariĝis kiel herbo kaj liaj okuloj rondigis kiel tetasoj: «Kial mi ne trovis saĝon, Afanti?» furiozis la reĝo.

«Ne estu malpacienca, mia reĝo. Fosu, fosu daŭre! Ni plugu la terpeco ĉi-aŭtune, semu saĝon en ĝi venontan printempon kaj ni rikoltos somere,» senzorge respondis Afanti kajdenove levis la hojon.

«Ĉu ne estas greno la saĝo dirita de vi?» denove demandis la reĝo.



2 из 33