«Prave, prave,» respondis Afanti, «se en via palaco ne estus greno akirita per la sango kaj ŝvito de popolanoj,kiel via moŝto povus veni kun mi por serĉi saĝon?»


Mono kaj Justeco

Foje la reĝo demandis al Afanti: «Afanti, se antaŭ vi estus mono kaj justeco, kiun el ili vi elektus?»

«Mi elektus monon,» respondis Afanti.

«Kiel, Afanti!» miris la reĝo. «Se estus mi, mi certe volus justecon, absolute ne monon.

La mono estas nenio valora, sed justeco estas malfacile trovebla.»

«Oni volas tion, kio al li mankas, via moŝto,» klarigis Afanti.


Kvarpieda Reĝo

Afanti suferis okulinflamon, tiel ke li ne povis klare distingi objektojn. La reĝo intence ordonis lin rigardi tion kaj alion por lin moki, dirante: «Afanti, ĉu estas vere, ke unu objekto rigardata de vi tuj fariĝas du?Pro malriĉeco vi havas nur unu azenon,sed nun ĝi fariĝis du. Do vi riĉiĝis!Ha ha ha!»

«Tute prave, via reĝa moŝto!» respondis Afanti. «Nun mi vidas, ke vi estas kvarpieda same kiel mia azeno.»


Ŝarĝo por Du Azenoj

Foje la reĝo kaj ĉefkortegano iris ĉasi kun Afanti. Ĉar estis varmege, la du moŝtoj demetis vestaĵojn kaj ilin donis al Afanti, por ke li ilin portu surŝultre.

Daŭrigante la iradon, Atanti ŝvitegis sub la ŝarĝo.Tion vidinte, la reĝo ŝercis: «Ho, mia Afanti, vi estas tre kapabla. Via ŝarĝo pezas sufiĉe por unu azeno.»

Aŭdinte kion la reĝo diris, Afanti indigniĝis kaj replikis kun trankvilo: «Ne, via moŝto, sur miaj ŝultroj estas ŝarĝo por du azenoj!»


Li Nesubigebla



3 из 33