
La rakontoj pri Afanti
Antaŭparolo

La rakontoj pri la heroo Nasrudin Afanti estas bone konataj de ĉiuj familioj, virinoj kaj infanoj de la dek tri naciecoj loĝantaj en la ĉina aŭtonoma regiono Xinjiang, sed precipe de la ujgura nacieco. Ĉiam, kiam oni parolas pri Afanti kaj la rakontoj pri li, ili sentas elkoran ĝojon kaj sin banas en elkora rido.
Rakontoj pri Afanti jam vaste cirkuladas kelkajn jarcentojn en Xinjiang. Ili profunde spegulas diligentecon, kuraĝon, saĝon, optimismon, humoron kaj aliajn bonajn kvalitojn de la laboranta popolo kaj akre ironies kontraŭ stulteco kaj krimoj de reakciaj feŭdaj regantoj. Afanti sentime mokis la riĉulojn, superulojn; ministrojn kaj reĝojn siatempajn. Pro tio li estas rigardata kiel saĝa kaj sagaca legenda heroo de diversnaciecaj popoloj.
Rakontoj pri Afanti vaste cirkuladas inter diversnaciecaj popoloj kaj farigis trezoro de la popola parola literaturo, post la fondiĝo de la popola respubliko, en Xinjiang kaj aliaj regionoj oni jam redaktis kaj eldonis plurajn kolektojn da rakontoj pri Afanti. Kaj iujn rakontojn oni eĉ surekranigis. En Sanhajo oni jam produktis du filmojn pri Afanti, kiujn laŭdis multaj rigardintoj.
Oni tre amas la maldikan, saĝan kaj akrevidan «avĉjon Afanti», kiu ĉiam rajdis sur azeno gaje kantante kaj ludante la tradician kordmuzikilon ĵevapo.
Nun Afanti jam fariĝis monda figuro de la popola parola literaturo. La rakontoj pri li jam delonge cirkuladis en Persio kaj arabaj regionoj, poste ankaŭ en regionoj de Mediteraneo, Balkanoj kaj Kaŭkazo. Tra la rakontoj oni povas sekvi batalojn inter saĝo kaj stulto, belo kaj malbelo, bono kaj malbono. La rakontojn oni jam tradukis en multajn lingvojn. Ili estas spritaj kaj signifoplenaj. Kaj la simpla rekta stilo devenanta de la popola buŝa lingvo igas ĉi tiun libron aparte taŭga ankaŭ kiel postkursa legaĵo.
