Afanti batetis la kokson de la kurĉevalo per sia vipo, post kio ĝi tuj ekgalopis kaj atingis la ĉefurbon en nura momento apenaŭ kun pluva guto sur si. Sed la malrapidema ĉevalo ree haltis pro timo de la fulmotondro. La reĝo batadis ĝin per piedo kaj vipo, sed ĝi staradis obstine sen movo. Senĉese verŝiĝis la pluvego, sed la reĝo povis nenion fari krom stari sub la pluvo. Post kiam la pluvo ĉesis, la ĉevalaĉo malrapide revenis al la ĉefurbo kun la reĝo sur sia dorso.

Vidinte Afanti, la reĝo eksplodis pro kolerogo: «He vi! Afanti! Kio vi estas ke vi aŭdacis trompi eĉ min, vian reĝon?»

«Ne, via reĝa moŝto,» respondis Afanti kun rideto, «se vi metus viajn vestaĵojn sub la selon kiel mi, ankaŭ vi povus reveni seka sen eĉ unu pluvoguto sur la vestoj.»


Plantado de Oro

Pruntepreninte kelkajn uncojn da oro, Afanti rajdis al la kamparo sur sia azeno. Poste, sidante sur apudrivera sablejo, li atenteme kribradis la oron, ĝuste kiam la reĝo preterpasis pro ĉasado. La reĝo trovis lian agon iom stranga kaj demandis: «He, Afanti, kion vi faras?»

«Ha, estas vi, via rega moŝto, mi plantas oron.»

Aŭdinte tion, la reĝo ankoraŭ pli miris kaj plu demandis: «Rapide diru al mi, saĝa Afanti, kial vi plantas oron?»

«Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, via moŝto?» respondis Afanti. «Nun ni semas ĝin, post certa periodo ni rikoltos kaj tiam portos la unuajn dek uncoin da oro al la heimo.»

La okuloj de la reĝo ekbrills. «Kial ne manĝi tiel malmultekostan ŝafvoston?» li pensis.Tuj li ridetante konsilis al Afanti: «Mia bona Afanti!Vi ne havos grandan riĉiĝon, se vi semos nur tiel malmulte da oro. Vi devus semi pli multe. Se semo mankas, iru al mia palaco preni!Vi rajtas preni, kiom vi volas. Alkalkulu ĝin al ni ambaŭ. Donu al mi okdek procentojn, kiam la oro estos rikoltita.»



6 из 33