
Post via kalkulado vi scios, ke mi pravas.» Aŭdinte tion, la reĝo povis nenion plu eldiri.
Sorĉa Povo kontraŭ Pluvo

La reĝo iris ĉasi kun Afanti. Li kaj liaj korteganoj rajdis sur kurĉevaloj, sed ordonis al Afanti rajdi sur malrapidema ĉevalo. Rajdante, ili atingis Gobi-dezeton je la tagmezo, kiam subite ventegis, densaj nuboj kovris la ĉielon, fulmis, tondris kaj pluvegis. La reĝo kaj liaj korteganoj galopis al la ĉefurbo kun siaj vestaĵoj jam tramalsekigitaj de la pli kaj pli densiĝant pluvado. Sed la malrapidema ĉevalo, sur kiu rajdis Afanti, haltis pro timo de la fulmotondro. Afanti saltis de ĝi, deprenis sian veston kaj zorge metig ĝin sub la selon. Fine forpasis la fulmotondro kaj pluvego, kaj denove aperies la suno. Trankvile surmetinte sian veston, Afanti malrapide rajdis al la ĉefurbo. Kiam li eniris la palacon, la reĝo tre miris kaj demandis lin: «Afanti, kiamaniere vi povis reveni kun seka vesto eĉ sen unu guto da pluvo? Ĉu vi havas ian sorĉan povon kontraŭ pluvo?»
Afanti respondis kun rideto: «Ne, via reĝa moŝto, kiam vi fuĝis de la pluvo, la pluvo ankaŭ postsekvis vin. Mia maldiligenta ĉevalo malrapide kondukis min al granda pitoreska ĝardeno, vere la plej bela en la mondo — forte aroma multkolora florado, ombro de verdaj arboj, fruktoriĉaj arbustoj, sur kies branĉoj kantis najtingaloj, fluis kanaletoj kaj naĝis fiŝidoj en la klaraj ondoj. Mi iom ĝuis tie kaj poste revenis.»
Aŭdinte tion, la reĝo gapis, miregis kaj tre deziris viziti la ĝardenon.
Ankaŭ la sekvan tagon la reĝo iris ĉasi kun Afanti, sed ĉi-foje li ordonis al Afanti rajdi sur la reĝa kurĉevalo, dum li mem rajdis sur la malrapidema ĉevalo. Ili rajdis kaj rajdis kaj fine atingis Gobion, sed, kiam ili apenaŭ ekĉasis, subite ekventegis, ruliĝis nigraj nuboj kaj baldaŭ pluvegis.
