
«Via reĝa moŝto, bonvolu ordoni viajn subulojn meti grandan ŝtonon sur la muron,» petis Afanti.
«Kreteno, kion fari per ŝtonego?» demandis la reĝo.
«Tio estas mia sekreto. Mi ne suriros, se ne estos ŝtono,» persistis Afanti.
Laŭ ordono de la reĝo la servistoj deprenis la veston de Afanti, lasis lin suriri la urbomuron kaj plie portis tien ŝtonegon. Farinte ĉion ordonitan, ili forprenis la ŝtupetaron, pensante, ke li certe mortos pro la forta frosto.
Tiun nokton estis terure malvarrne, sed Afanti havis rimedon kontraŭ la frosto. Li ne kaŭri sen unu loko, sed rulis la ŝtonegon tien kaj reen.Tiamaniere li trapasis la tutan frostan nokton.
La postan matenon la reĝo kaj liaj subuloj,veninte al la piedo de la urbomuro, aŭdis senĉesan murmuradon de Afanti: «Fu, varmege, vere varmege!» Je la sunleviĝo Afanti surmetis sian veston donitan de la palacaj servistoj kaj, malsuprengrimpinte la ŝtuparon, diris al la reĝo: «Via estimata reĝa moŝto, mi tranoktis senveste sur la urbomuro, vi devas nun doni al mi vian filinon kaj duonon de via lando laŭ via promeso.»
La reĝo mutiĝis pro la neatendita postulo kaj ekcerbumis por ruze elturniĝi. Fakte li tute ne estis sincera, ĉar li nur deziris distriĝi per la artifiko, ne kredante, ke iu travivus la provon. «Diablo scias, kial Afanti ne mortis pro la frosto,» li ripete pensis en si. Post iom da tempo li demandis: «He!Afanti, ĉu vi vidis la lunon en la nokto?»
«Jes, mi vidis ĝin,» respondis Afanti.
La malgaja mieno de la reĝo tuj ŝanĝiĝis, kaj li laŭte kriis: «Ho, vi varmigis vin per la lunbrilo, agante kontraŭ miaj kondiĉoj.Elpelu ĉi tiun trompulon!» Tiel Afanti estis elpelita.
Afanti, plena de kolero, ne volis plu vivi en la urbo, sed transloĝiĝis al la kamparo, kie li loĝis apud iu puto.
Iun varman someran tagon la reĝo kaj lia sekvantaro ĉasis tutan tagon en la kamparo. Ili eksuferis pro soifo kaj serĉadis akvon. Subite la reĝo trovis kabanon kaj alrajdis, kriaĉante: «He, kie estas la mastro? Rapide akceptu gastojn!»
